Quintus Horatius Flaccus
LA SOLDATO DE LUCULLUS


Militisto de Lucullus multan monon prede kolektis,
sed, dum nokt', ronkante lace, perdis ĝis la lasta monero.
Nun li, ege kolerante al si kaj al la malamikoj,
laŭ la dir' forpelis trupojn el la fortikaĵo de reĝo,
kiu pleje firmigita estis kaj plenplena de riĉo.
Kiam, brilan per ĉi faro, lin honore oni dekoris,
eĉ ducent mil sesterciojn krome li donace ricevis.
Post nelonga tempo volis la pretoro, ke bastionon,
mi ne scias kiun, oni prenu, kaj instigi komencis
lin per vortoj, kiuj povus igi brava malkuraĝulon:
"Iru, kien virto vokas, iru, brava, helpe de dioj,
gajni la premion grandan de l' merito! Ej, ĉu vi staras?"
Sed li, ruze kaj kampare krude, kia li estis, diris:
"Iru, kien vi deziras, kiu ne havas zonon plenan!"